Saluto de prezidanto de TEK okaze de la Zamenhofa Festo en la jaro 2009 
Mi havas la plezuron saluti vin okaze de la Zamenhofa Festo por la jaro 2009.
Ĉi-jare TEK invitas s-ron Lee kiel gaston el Koreio.Li estas prezidanto de KAEM. (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA) En la venonta jaro Azia Kongreso okazos en la ĉefurbo de Mongolio - Ulanbatoro.Li estas vaste konata tre tre ofte organizi esperantajn kursojn kaj gvidi Esperanton en universitatoj.
Ĉi jaro 2009 finiĝas per 9. Kaj en jaroj,kiuj finiĝas per 9 okazas epokfaraj eventoj.Ludoviko Lazaro zamehof naskiĝis en la jaro 1859.Memore de tio Universala Kongreso en tiu ĉi jaro estis organizita en Bjalistoko.
Poste sekvas rimarkindaj jaroj kun la fina cifero 9. 1929 ekonomia paniko,1939 la komenco de la dua mondomilito. 1949 sendependiĝo de Ĉina Popola Respubliko . l959 sendependiĝis Kubo, kie en la venonta jaro okazos Universala Kongreso. 1979 la dua oleo-krizo, Sovetunio invadis Afganion,1989 la liberigo de socialismaj landoj.Kaj ne forgesu,ke japana reganta partio ŝanĝiĝis de Liberala Demokratia Partio al Demokratia Partio en tiu ĉi jaro 2009.
Inter tiuj gravaj jaroj se oni pensas pri nuna situacio de la mondo la liberigo de socialismaj landoj en1989 estas aparte influhava.Ĝi komenciĝis en Pollando kaj tuj disvastiĝis preskaŭ tra ĉiuj socialismaj landoj. Socialisma kaj kapitalisma sistemoj kuniĝas,kaj ekestis globaligo.Varoj, mono, homoj kaj informoj pli ofte venas kaj iras trans la landolimoj .
Nuna daŭra ekonomia krizo devenas de tiu globaligo.Ĝi komenciĝis en Usono same kiel en 1929. Ĉi-foja krizo tuj influis tutan mondon. Sed kiam mi komparas du ekonomiajn panikojn.- estas granda diferenco.Kompare kun la jaro 1929 japanaj firmaoj nun havas pli bonan organizan kapablon kaj pli altan teknikon. Japanio posedas pli multe da eksterlanda mono, ankaŭ Ĉinio kaj Koreio.
Krome tiam Ĉinio ne estis plene sendependa. Hindioestis kolonio de Britio.Nun la ekonomia kresko de Ĉinio montras pli ol 8 procentojn. Ĉi-jare aŭtomobiloj vendiĝas en Ĉinio pli multe ol en Usono. Kaj ankaŭ Hindio tre forte ekonomie kreskas.Koreio fariĝas sendependa kaj troviĝas kelkaj mondoskale konataj kompanioj, precipe Samson pro produktajxoj,nome semikonduktoroj kaj portebalaj telefoniloj k.t.p.
Kunlaborado inter aziaj landoj ne estas tiel bona kiel inter la landoj ,kiuj apartenas al Eŭropa Unio.Sed nun aziaj landoj estas motoroj, kiuj tiras la ekonomion de la mondo forte antaŭen.Ni,do, bone aŭskultu prelegon de la gasto ,s-ro Lee, prezidanto de KAEM kaj interŝanĝu opiniojn kaj espereble trovu komunan ideon por disvastigi Esperanton en Azio kaj aliaj partoj de la mondo. Dankon. |


 |