Administra Komitato de Esperanto-Domo de Yatugatake
Kiel atingi la Domon
●Aŭtomobile
Forlasinte Aŭtovojon Ĉuuoo je Vojŝanĝejo Kobuĉizawa, supreniru laŭ la ŝoseo "Yatugatake-Kooendooro", kiu rondiras la monton je ĝia mezdeklivo, turnu vin je la dua trafiksignalo dekstren. veturu malsupren ĉirkaŭ 2 km. Vi vidos en la maldekstra flanko ŝildo kun literoj "Esperanto-Domo". Jen la enirejo. Via tuta veturo estas ĉ. 8km de la vojŝanĝejo.
●Trajne
Ŝanĝi liniojn ĉe la stacio Kobuĉizaŭa de la linio Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe stacio Kai-koizumi. La Domo situas en la proksimeco de 400m de la stacio. Vi ankaŭ povas preni taksion ĉe la stacio Kobuĉizaŭa.
●Per ekspresa aŭtobuso
Vi povas uzi ekspresajn aŭtobusojn, kiu regule startas ĉe Ŝinĵuku kaj kuras sur la aŭtovojon Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe la bushaltejo Yatugatake kaj de tie uzu taksion, telefone veniginte ĝin. La taksia veturado estas ĉ. 5km.
Kiam la Domo estas malferma.
La Domo estas malferma de aprilo ĝis novembro Pli precize vd. la tabelon En ĉiu semajnfino kaj en somero komitatano deĵoras kaj helpas vizitantojn kaj gastojn. En semajntagoj neniu deĵoranto estas en la Domo. Tiam, licencito povas havi la ŝlosilon de la Domo je sia respondeco. Ĉiuj membroj de JEI povas ricevi licencilon post difinita kurso. La licencigan kurson (ĉ. unuhoran) oni okazigas en la Domo laŭ unuopaj petoj.
Tabelo pri tagordo kaj rezervo
Administranto de la Domo
Administra Komitato de Esperanto-Domo de Yatugatake, posedaĵo de Japana Esperanto-Instituto
Por rezervo kaj demando turnu vin al
Kia loko estas la Domo
La Esperanto-Domo estas kaj studejo kaj dokumentejo de Esperanto, kun biblioteko centre. Ĉi sampeme estas centro de internacia reciprokado kaj de regiona kultura aktivado. Ĉi aŭguris en oktobro 1994.
La Domo konsistas el du konstruaĵoj biblioteka kaj dormĉambra.
| |
|
|
Okazigo
Kun eksterlandaj gastoj oni havas diversajn aranĝojn kiel paroladan kunvenon, koncerton, kuiradon de naciaj bongustaĵoj, lumbildo-prezentadon, lignvaojn kursojn ktp.
Foto: Interparola angulo |
Por kunloĝado k.a.
La Domo estas ekipita per televidilo, komputilo, vidbendilo k.a. kaj bona por diskutado aŭ studado. Ĉi havas ankaŭ mezgrandajn ĉambrojn kaj angulojn konvenajn por modest-nombraj seminaroj k.a. Diversaj organizoj kaj grupoj ŝate utiligas la Domon.
Foto: Stud-kunsidejo en la dormĉambra konstruaĵo.
|
|

|
Biblioteko
Biblioteko en la Domo estas parto de la biblioteko de Japana Esperanto-Einstituto.Ĉiuj gastoj povas ĝui legante la librojn dum la restado. Membro de JEI povas prunte porti la librojn hejmen, Por pruntepreni la librojn vi devas registri vian nomon, adreson, telefonnumeron kaj daton de via redono, en la tagkajero de la Domo. Krom libroj troviĝas ankaŭ vdibendojn kaj KD-ojn.
Foto: Teretaĝo en la biblioteka konstruaĵo |
Manĝejo kaj kuirejo
Gastoj povas memkuiri laŭ sia bontrovo.
El la fenestro de manĝejo videblas bele verda arbaro.
En kuirejo gastoj povas libere uzi mikroondan fornon, gasfornon, fridujon, panrostilon kaj diversajn manĝilojn, se vi volas mem kuiri. Se vi ne ŝatas memkuiri, vi povas ĝui tagmanĝon aŭ verpermanĝon ekstere en proksimaj restoracioj. Por matenmanĝo ek de 7:00 matene vi povas aĉeti prete manĝeblajn kaj preskaŭ prete manĝeblajn aĵojn en vendejo 400 metrojn for.
Foto: Manĝoĉambro
|

|

|
Dormoĉambro
La Domo havas 15 litojn. Krom tiuj litoj ĝi havas sufeĉe da spacoj kun litaĵo, se vi pretas dormi sen litoj aŭ kun dormsakoj.
Foto: Dormĉambro |